
Lingua politiko kaj lingua potenco: Publikigajoj en Souet-Unio Malgraŭ lingva diversegeco kaj aliaj kondiĉoj malhelpaj al la egaleco de lingvoj, la politiko de Sovet-Unio oficiale egalecas. Ĉu tiu politiko vere celas aŭ povas egaligi ciujn lingvojn estas tamen disputaĵo. Mi analizas unu atestajon pri la principoj kaj rezultoj de la lingva politiko: librojn, ĵurnalojn kaj gazetojn publikigitajn en la sovetaj lingvoj inter 1959 kaj la 1980oj. Mi hipotezas ke la lingvoj publikigaĵe mal egalas; ke lingvaj, politikaj kaj ekonomiaj malsamoj inter la lingvoj kaj inter ties uzantoj klarigas grandparte la malegalojn; kaj ke la malegaleco kreskas. Mi provas tiujn hipotezojn per sovetaj publikigaĵaj kaj demografiaj statistikoj. Oni uzas pli ol 70 (t.e. preskaŭ ĉiujn skribeblajn) sovetajn lingvojn ĉe libra, libreta, jurnala kaj gazeta publikigado. Malmultaj lingvoj havas gazetojn sen havi jurnalojn kaj neniu havas jurnalojn sen havi librojn. Laŭ statistika analizo, ju pli altrangas politike (t.e., teritori-administre) nacia grupo, des pli oni publikigas per ĝia lingvo. Tio validas por publikigajaj speeoj, por la elektebleco de publikigaĵoj (la kiomo de titoloj) kaj por la kvanto de publikigaĵoj (la hompoa kiomo de ekzempleroj). Laŭ ĉiuj tiuj mezuroj la rusa lingvo unike fortas kaj la dek-kvar aliaj lingvoj de la uniaj respublikoj multe superas la ceterajn. Tiuj malsamecoj kreskas. Laŭ multopa regresanalizo, se oni konstantigas la politikan rangon ankaû la grandeco de la lingvanaro grave helpas prognozi la uzatecon de lingvoĉe publikigaĵoj. Kromaj prognoziloj por la malplej uzataj lingvoj estas la edukitecoj kaj la ruslingvaj sciantecoj de la respektivaj lingvanaroj. Tiuj fenomenoj influas la postulatecojn de diverslingvaj publikigaĵoj, pro kio iuj lingvoj servas pli ekonomie ol aliaj kiel publikigiloj. La soveta lingva politiko ne nuligas la rezultajn malegalecojn.
| selected citations These citations are derived from selected sources. This is an alternative to the "Influence" indicator, which also reflects the overall/total impact of an article in the research community at large, based on the underlying citation network (diachronically). | 1 | |
| popularity This indicator reflects the "current" impact/attention (the "hype") of an article in the research community at large, based on the underlying citation network. | Average | |
| influence This indicator reflects the overall/total impact of an article in the research community at large, based on the underlying citation network (diachronically). | Average | |
| impulse This indicator reflects the initial momentum of an article directly after its publication, based on the underlying citation network. | Average |
